Ful medames

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matenmanĝo el "ful medames", kiel oni vendas ĝin surstrate en Egiptio, kun pano, peklitaj legomoj, kaj freŝaj eruk-folioj
Ful medames laŭ la siria maniero, kun sezama pasto kaj pipro

Ful medames (egiptarabe فول مدمّس, fuːl meˈdæmmes, aŭ simple ful, estas egipta plado farata el kuiritaj, iom pistitaj faboj. Ĝi estas kerna parto de la egipta dieto, kaj estas tre ŝatata ankaŭ tra Libano, Israelo, Eritreo, Etiopio, Somalio, Sudano kaj Sauda Arabio. La baza recepto estas kuiri kaj pisteti la fabojn, enmiksi iom da oleo (precipe oliva) kaj da salo,[1] kaj ofte aliajn ingrediencojn (citrona suko, spicherboj kaj spicaj semoj, sekigita bovaĵo, ovoj, saŭcoj, ktp).

Citaĵoj

  1. Receptoj kaj nutraj informoj