Fulmlumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En fotado, fulmlumilo estas aparato kiu kaŭzas intensan kaj rapidegan lumon, dum ĉirkaŭ 1000-ona sekundo.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Ekfrapo de akva guto fiksita per la mallongega eksponperiodo ebliga per fulmlumilo

Fulmlumilo ĝenerale uziĝas por ilumini malhelan scenon aŭ por malfluidigi rapidajn movadojn. Oni ankaŭ uzas ĝin kiel apunta lumigilo por heligas ombrojn, ekzemple kun kontraŭluma objekto.

En profesia fotado, fulmlumilo uziĝas kiel studia lumigilo. Tiucele, oni uzas tre energiajn aparatojn, nedependa de fotilo, sur piedoj aŭ pendita al plafono. Tiu aparato, malgraŭ sia pezo kaj embaraso, uziĝas ankaŭ dum ekstera seanso por fotado bezonas apartan lumagon.

Gvida nombro[redakti | redakti fonton]

Gvida nombro kvantigas la luman povon de fulmlumilo. Ĝi ebligas al uzanto sen fulmmezurilo determini la aperturon de diafragmo laŭ la distanco inter fulmlumilo kaj objekto kaj laŭ la sentiva de la filmo. Ĝia unito estas metro aŭ futo. Ju pli gvida nombro estas granda, des pli fulmlumilo estas potenca.

Ĝi ĝenerale respondas al sentiva de 100 ISO kaj ĉefa fokusa distanco de 50 mm por 24 x 36 mm formato kaj diafragm-aperturo de 1.

Ĉi tiu ekvacio ebligas trovi la aperturon por obteni bonan eksponon :

(aperturo de diafragmo) = (Givda nombro) / (distanco fulmlumilo-objekto)

La valoro de gvida nombro mezuriĝas en familiaj kondiĉoj, ĉefe en ĉambro havas reflektajn murojn. En grandaj spacoj, ĉi tiu ekvacio estiĝas erara. La ekarto povas esti ĉirkaŭ unu aŭ du aperturaj unuoj.

Du sampovaj fulmlumiloj faras duoblon da lumon sed gvida nombro ne estas duobliga. Kun du gvidaj nombroj 36, oni obtenas 50, ne 72. La ekvacio estas :

\sqrt{36^2 + 36^2} = 50,911\ldots

Por sentivo malsama el 100 ISO, ĉi suba ekvacio ebligas trovi la novan gvidan nombron :

nova gvida nombro = gvida nombro x √(nova sensito)/100)

Ekzemple, se la gvida nombro estas 36 kaj la filmo estas 400 ISO sentiva :

36 \times \sqrt{\frac{400}{100}} = 72

La gvida nombro por 400 ISO estas 72.

Samtempiga rapideco[redakti | redakti fonton]

Schlechter-blitz.jpg

Du specoj de obturatoro ekzistas : fokus-ebena obturatoro kaj centra obturatoro. La unuaj troviĝas jus antaŭ la sentiva ebeno, kontraŭe centraj obturatoroj estas ĝenerale en la objektivo, ĉe diafragmo.

Fotiloj kun interŝanĝebla objektivo enhavas ĝenerale fokus-ebena obturatoro kun du kurtenoj. Dum sia ekfunkciigo, la unua kurteno malfermigas, malantaŭ la dua fermigas. La intertempo dependas de eksponperiodo. kiam la intertempo transpasas sojlon, la dua kurteno ekfermas antaŭ la tute malfermito de la unua. Do, la sentiva ebeno estas rastrumita de fendo kreita per la du kurtenoj.

La fulmo estas tre rapida, la fulmlumilo devas ekfunkciigi kiam la obturatoro estas tute malfermita. La eksonperiodo devas esti sufiĉe longa por ke la obturatoro tute malfermu. La intertempo estas ĝenerale 1/60 s (horizontala irado de la kurtenoj) kaj por pli novaj aparatoj (vertikala irado) 1/125 s, 1/250 s eĉ 1/500 s.

Fotiloj kun centra obturatoro estas samtempigita kun ĉiuj eksponperiodoj. Fulmlumilo Ekfunkciiĝas dum la obturatoro estas tute malfermita.

Dum nokte fotado oni povas kombini longan eksponperiodon kaj lumigon per fulmlumilo. Ĉefa objekto estas lumigita per fulmlumilo, kaj sia ĉirkaŭaĵo estas igita pro la longa eksponperiodo.

Samtempigo kun la unua kurteno[redakti | redakti fonton]

Implicite, en tutaj fotiloj je kurtenoj, la fulmlumo elsendigas tuj kiam la unua kurteno estas malfermita. La intertempo inter la elkliko kaj la fulmlumo estas reduktita al sia minimumo. Tamen, okaze de longa ekspono komponiĝas lumajn elementojn, kiel reflektoroj, la faraĵo ne ŝajnas naturan : trajektorio de reflektoroj ŝajnas antaŭi la aŭton, fiksita pro la fulmlumo, do ĝi ŝajnas retropaŝi.

Samtempigo kun la dua kurteno[redakti | redakti fonton]

Por solvi la problemo el lumaj poststrioj malantaŭ subjekto dum longa ekspono, la fulmlumilo povas elsendi tuj antaŭ la dua kurteno ekfermiĝas. La rezulto ofte estas pli kontentiga, la poststrioj troviĝas malantaŭ la objektoj, ĉi tiu ŝajnas elpaŝi.

Rapidega samtempigo[redakti | redakti fonton]

Iuj novaj fulmlumiloj ebligas rapidega Samtempigo. Tiuokaze, fulmlumilo elsendas serion da apudaj fulmlumoj dum la fendo inter kurtenoj elpaŝas. Kompreneble, ĉi tiu funkcio malgrandigas trafdistancon de la fulmlumilo.

Specoj de fulmlumilo[redakti | redakti fonton]

Unuaj fulmlumiloj estis kreitaj en 1887. Ili uzas pulvoron de magnezio kiu oni bruligis. Ĉi tiu procedo estis danĝera ĉar magnezio estis tre flamiĝema. Krome, oni mane ekfunkciigis ĝin, do ĝi ne ĉiam funkciis dum bona momento. Ekde 1930, ekzistas fermitaj fulmlumiloj.

Ampol-fulmlumilo[redakti | redakti fonton]

Animacio de ksenona ampolo

Ĝi estas ampolo enhavas filamenton el aluminio en medio el oksigeno. Metalo flamiĝas kiam elektra kurento trairas ĝin. Ampol-fulmlumilo estis nur unufoje uzebla.

Evoluado estis fulmkubo (angle Flashcube, prononcu flaŝkjub') kiu enhavis kvar malgrandajn ampolojn (ĉiuj kun sia reflektilo) en kvar edroj de kubo kiu pivotas po 90° ĉiufoje. Ĉi tiu aparato estis precipe uzata je fino de 1960aj jaroj. Ĝi ekipis nur nemultekostajn aparatojn, precipe je formato 126. Post kvar uzoj, oni forĵetis la kubon. Ĝi uzado estis rapide ne uzata poste la elektronika fulmlumilo alvenis ekde la 1970aj jaroj.

ekzemplo de ampol-fulmlumilo


Elektronika fulmlumilo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de elektronika fulmlumilo

Ĝi funkcias laŭ principo de disŝarga lampo. Ĝi kaŭzas koloran temperaturon de 5900 ĝis 6000 K, kiel diurna lumo.

La tubo de elektronika fulmlumilo enhavas ksenonon kiu estas nobla gaso. Kiam la samtempiga kontakto de la obturatoro estas elklikita, kondensatoroj liberigas grandan kvanton da energio kaj ksenono iĝas kondukton per Jonigo. Stokante multe da energio, kondensatoroj ebligas uzi pilojn je malgranda tensio por efikas fortan lumon.

Studia fulmlumilo[redakti | redakti fonton]

Ringa fulmlumilo[redakti | redakti fonton]


Mikrofulmlumilo[redakti | redakti fonton]