Fumkvarco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:15, 9 jun. 2014 farita de Longharulo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Fumkvarca kristalgrado

Fumkvarco estas variaĵo de la mineralo kvarco, kiu estas kolorita pro natura aŭ malnatura gama-radiado grizbruna (fumkolora) ĝis nigra. Plejofte bruna fumkvarco estas travidebla ĝis diafana. Bone formiĝintaj fumkvarcaj kristaloj estas ja pli malofte troveblaj ol montokristaloj, sed tamen relative ofte troveblaj.

Fumkvarco senescepte estas prilaborata al gemoj kaj artaj objektoj. Trovejoj estas inter alie en Brazilo, Madagaskaro, Rusujo, Svisujo, Skotujo, Ukrainujo kaj Usono.[1]

Referenco

  1. [http://www.mindat.org/show.php?id=3689&ld=1#themap Trovejoj de fumkvarco

Literaturo

  • Rudolf Rykart: Quarz-Monographie. 2-a eldono. Ott Verlag., 1995, ISBN 3-72256204X.

Ligoj eksteren