Fundación Cajasol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fundación Cajasol
emblemo
fondaĵo
Komenco 2013 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Sevilo
Ĉefestro(j) Antonio Pulido Gutiérrez vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr
Centra sidejo de Cajasol kaj nun de la aktuala fondaĵo, en Sevilo.

La Fundación Cajasol estas hispana fondaĵo kun sidejo en Sevilo, Andaluzio, cele al la disvolvigo de sociala bonfaro kaj la administrado kaj ekspluatado de la kultura heredo posedata. Ties agomedio estas precipe la regiono Andaluzio, disponas de delegitaj sidejoj en la urboj Onubo, Kadizo, Jerez de la Frontera kaj Kordovo[1] kaj havas kvar agofakojn: nome sociala agado, kultura agado, entreprenemo kaj formado.

La fondaĵo estas heredo de la ŝparkaso Monte de Piedad y Caja de Ahorros San Fernando de Guadalajara, Huelva, Jerez y Sevilla (Cajasol), rezulto de la fuzio de la ŝparkasoj El Monte kaj Caja San Fernando en 2007.[2][3][4]

En 2010, ĝi integrigis sian financan negocadon kun tiuj de ŝparkasoj Caja Navarra, CajaCanarias kaj Caja de Burgos en la SIP (fuzisistemo) Banca Cívica, kiu siavice estis absorbita de CaixaBank la 3an de aŭgusto 2012.[5] Kiel konsekvenco de la perdo de sia financa negocado, Cajasol devis iĝi fondaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fundación Cajasol en la hispana Vikipedio.