Funebromarŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Funebromarŝoj estas kutime ludataj je la nereligia fazo de funebroj, precipe je entombigoj. Ankaŭ je kelkaj politikaj protestmanifestacioj oni uzas funebromarŝojn akompane al simbola funebro (kun antaŭe portata ĉerko).

Ili estas plejparte en minoro, de malrapida tempo kaj unuforma ritmo (laŭ la marŝa karaktero punktitaj plenvoĉaj akordoj), imite funebroprocesion. La funebromarŝoj estas grupigeblaj en komponaĵoj

  • sen aparta funebra okazo (Mozart, Liszt),
  • por la funebro de eminentulo (Purcell, Cherubini, Söderman),
  • memore al amiko aŭ kunulo post la funebro (Grieg),
  • lige kun opera agado por la mortinta heroo (Donizetti, Wagner),
  • kiel idea esprimkaraktero je la konceptado de sonato aŭ simfonio (Beethoven, Chopin, Mahler).

Famaj funebromarŝoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiel nomata Eta funebromarŝo c-minora (KV 453a) de Wolfgang Amadeus Mozart -
  • Preludo kaj Funebromarŝo de Franz Liszt – malgranda pianoverko el 1885
  • Marŝo kiel 1-a movimento el "Muziko por la funebro de reĝino Maria" de Henry Purcell okaze de la funebro de la angla reĝino Maria la 2-a (1695) – por kvar trumpetoj
  • Funebromarŝo de Luigi Cherubini – orkestra verko el 1820 okaze de la funebro por la burbona duko de Berry murdita en Parizo
  • Funebromarŝo por reĝo Karlo la 15-a de Svedujo (1872) de August Söderman por orkestro
  • Funebromarŝo de Edvard Grieg por orkestro – por sia amiko kaj kolego Rikard Nordraak
  • Funebromarŝo kun enigita ĥoraĵo el la tria akto de la opero "Dom Sébastien" (1843) de Gaetano Donizetti (virtuoza pianoversio de Franz Liszt, 1844)
  • Funebromarŝo el la 3-a akto de la opero "Götterdämmerung" de Richard Wagner, konsista el abundo da gvidmotivoj el la ĝistiama agado
  • Funebromarŝo (Marcia funebre) a♭-minora, 3-a movimento el la pianosonato n-ro 12 de Ludwig van Beethoven, op. 26, proksimume 1800
  • Funebromarŝo (Marcia funebre) c-minora, 2-a movimento el la 3-a simfonio de Ludwig van Beethoven, op. 55, el la jaro 1803
  • Funebromarŝo (Marche funèbre) b♭-minora, 3-a movimento el la "pianosonato n-ro 2", op. 35, de Frédéric Chopin, el la jaro 1839
  • Funebromarŝo, 3-a movimento el la 1-a simfonio de Gustav Mahler, baziĝanta sur la kanono "Frère Jacques"
  • Funebromarŝo c♯-minora, 1-a movimento el la 5-a simfonio de Gustav Mahler, el la jaro 1904
  • Senmorteblaj viktimoj: funebromarŝo de la laboristomovado
  • 4-a movimento (Funebre) de la pianosonato n-ro 1 de Aleksandr Skrjabin

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]