Futbala Mondpokalo 1934

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Ĉampionado de Futbalo 1934
Campionato Mondiale di Calcio
Turniraj detaloj
Loko  Italio
Datoj 27-a de majo - 10-a de junio 1934
Teamoj 16 (el 4 konfederacioj)
Ejoj (en 8 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Itala Regno Italio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Tria pozicio Flago de Germana Regno Germanio
Kvara pozicio Flago de Aŭstrio Aŭstrio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 17
Goloj 70  (4,12 matĉe)
Spektantoj 358 000  (21 059 matĉe)
Golreĝo(j) Oldřich Nejedlý
(5 goloj)
vdr

La 2-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 27-a de majo kaj la 10-a de junio 1934 en Italio. Italio gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ Ĉeĥoslovakio. La finalo okazis en Romo. Germanio estis en tria pozicio, kaj Aŭstrio en kvara pozicio.