Gábor Barra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BARRA Gábor estis hungara ŝtondesegnisto naskiĝinta en Ákos 1799 kaj mortinta en Koloĵvaro la 19-an de decembro 1837.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Barra studis en Debreceno, Zilaho kaj Koloĵvaro. La litografion li pristudis de Mihály Bielz en Sibio. Post studvojaĝoj en Germanujo, Francujo kaj Anglujo en 1831 li revenis kaj iĝis direktoro de la ŝton- kaj poste libropresejo de la reformita kolegio de Koloĵvaro. La Hungara Nacia Galerio konservas plurajn el liaj kreaĵoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon