Géza Kiss (naĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Kiss
Géza Kiss (naĝisto)
Géza Kiss (naĝisto)
Persona informo
Naskonomo Klein Géza
Naskiĝo 22-an de oktobro 1882 (1882-10-22)
en Zagyvapálfalva
Morto 23-an de aŭgusto 1952 (1952-08-23) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • naĝisto • akvopilkisto • oficisto
vdr

Géza Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Géza estis hungara akvopilkisto, naĝisto, olimpiano, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Klein ĝis 1912, liaj familiaj nomvariantoj estis Drippey ĝis 1922, foje Drippei.

Géza Klein[1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1882 en Pálfalva (nuntempa urboparto de Salgótarján), li mortis la 23-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Kiss maturiĝis en gimnazio en 1901, poste li estis oficisto ĝis la pensiuliĝo en 1924. Tamen baldaŭ li havis postenojn en pluraj firmaoj.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Géza Kiss estis sportisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj inter 1896-1907. Komence li estis futbalisto, sed li estis partoprenanto en la unua akvopilka matĉo en 1899, poste ankaŭ en la unua matĉo kontraŭ alia nacio, eĉ li estis neoficiala hungara ĉampiono inter 1901-1903. Kiel naĝisto li estis hungara ĉampiono kvinfoje inter 1903-1906. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1904 kun arĝenta kaj bronza medaloj en naĝado, krome en Inter-Olimpiko 1906 li estis la unua en stafeta rapida 4x 250 m. Ekde 1907 li estis akvopilkista arbitraciisto, ankaŭ trejnisto de naĝistoj ĝis 1912, poste li havis postenon en la sporta vivo ĝis 1928.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar főiskolai sport hőskorából (1935)
  • Manno Miltiades (1938)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]