Görbitzhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Görbitzhausen
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 48′ N, 11° 1′ O (mapo)50.79416666666711.010555555556Koordinatoj: 50° 48′ N, 11° 1′ O (mapo) [+]
Alto 338 m [+]
Areo 1,62 km² ( 162 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Görbitzhausen (Germanio)
Görbitzhausen (Germanio)
DEC
Görbitzhausen
Görbitzhausen
Situo de Görbitzhausen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Görbitzhausen [+]
vdr
Johano-kirko en Görbitzhausen/Arnstadt

Görbitzhausen je alteco de inter 330 kaj 340 metroj estas ekde la 1.1.2019 urboparto de Arnstadt, Germanio aparteninte antaŭe al Wipfratal. En 2004 ĝi havis 118 enloĝantojn en 36 domoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Okcidente de la vilaĝo preterkondukas la distrikta strato 2 kaj la federacia aŭtoŝoseo A 71, dume fluas tra la vilaĝo la rivero Wipfra. La monteto Kirchberg apud Görbitzhausen estas prata pejzaĝo kun padeto al la kirko. La tie troviĝanta tilio plantitis en 1896 okaze de la datreveno 350-a de la naskiĝtago de la reformanto Marteno Lutero. Sude de la vilaĝo enfluas la rojo Mosser en la riveron Wipfra fontinte ĉe Reinsfeld (Arnstadt) sur la kresto Haselkuppe kaj fluinte laŭlonge de Branchewinda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis la mencio unua en 1186 okaze de certa ŝanĝo kontraŭ arbareto en Gerbrechtishusen. Ĝis 1918 la vilaĝo apartenis al la teritoriaro de Schwarzburg-Sondershausen. En 1975 ĝi iĝis parto de Dannheim antaŭ kuna aliĝo al la, intertempe eksa, komunumo Wipfratal en 1994.[1] En al 1.1.2019 la tuto ek-arnstadtis.[2]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Domine staras la protestantisma Johano-kirko sur la monteto Kirchberg estante de romanika origino kun barokaj alikonstruiteco. Ekde 1969 ĝia uzo perdiĝis kaj nuptoj ne plu okazis pro danĝera kaduko. Reinaŭguro solena iĝis en 2004.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart, 1995, ISBN 3-8246-0321-7, Herausgeber: Statistisches Bundesamt
  2. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 14/2018 p. 795 sekv..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]