Branchewinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Branchewinda
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 47′ N, 11° 0′ O (mapo)50.78583333333310.992777777778Koordinatoj: 50° 47′ N, 11° 0′ O (mapo) [+]
Alto 384 m [+]
Areo 3,33 km² ( 333 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Branchewinda (Turingio)
Branchewinda (Turingio)
DEC
Branchewinda
Branchewinda
Situo de Branchewinda
Branchewinda (Germanio)
Branchewinda (Germanio)
DEC
Branchewinda
Branchewinda
Situo de Branchewinda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Branchewinda [+]
vdr
Jakobo-kirko en Branchwinda

Branchewinda kun 168 loĝantoj situante sur alteco de 384 metroj estis administra sidejo de la komunumo Wipfratal en la Distrikto Ilm, Germanio. Ekde la 1-a de januaro 2019 ĝi estas kvartalo de la urbo Arnstadt.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Branchewinda troviĝas en la antaŭlando de Turingia Arbaro ne tute 7 km sudoriente de Arnstadt, okcidente ĉe la piedojn de la montaro Reinsberge, dume la ĉirkaŭantaj vilaĝaj teritorioj uzatas agrikulture.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio estis en 876. La en 1717 pligrandigita Jakobo-kirko supre situanta adoptis la patronecon de la patrono de la komericistoj kaj la transportistoj. Ĉar en Mezepoko renkontiĝis tie la komercistoj vojaĝintaj sur diversaj komercaj longdistancaj ŝoseoj en la direkto de Nurenbergo kaj Saalfeld (Saale). Dum GDR-tempo Branchewinda apartenis al la Subdistrikto Arnstadt ene de la Distrikto Erfurt. En la 1.8.1975 ĝi iĝis parto de Dannheim. En la 25.4.1994 ambaŭ komunumoj iĝis parto de Wipfratal auf.[1] Pro la centra situo Branchewinda iĝis administrada centro de Wipfratal. En marto 2018 positive voĉdonitis por enkorpiĝo de Wipfratal al Arnstadt.

Vidindaĵoj kaj publikaj instalitaĵoj[redakti | redakti fonton]

Krom la komunuma administradejo estas enkomunume ankaŭ konstruada deponejo, fajrobrigadejo kaj popoldomo. Tre belas la Jakobo-kirko. La protestantisma preĝejo starigitis en la 12-a jc romanikstile havante rondan apsidon kaj romanikan fenestron ĉe la norva vando. Tra la t.n. Jakobo-fenestro trafas en ties festotago (25.7.) je la 7-a horo matene sunradio la altaran tablon. La interno barokas kun du galerioj. Farbado kiel ankaŭ la orgeno datumas de la 19-a jarcento. Romanika triumfa arko kun ornamaĵoj transkovras la altarejon. Plafonpentraĵo 800 jarojn aĝa montras Kriston juĝistan. La gotika triptiko superapsida iam staris en la forbrulinta Kastelo Gehren.[2]

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Branchewinda estas tre agrikultura. Sekve la plej granda entrepreno estas "Landwirtschaftliche Erzeugergesellschaft Branchewinda mbH" de kiu kultivadatas areo da ĉ. 2000 hektaroj en la tuta Ilm-distrikto. Multaj lokanoj laboras en la ĉirkaŭaĵo respektive en Arnstadt aŭ Ilmenau. La vilaĝo situas ĉe Landa ŝoseo 1047 kondukanta disde Arnstadt al Gehren. Proksimas la rapidegtrajnlinio inter Erfurto kaj Munkeno kiel ankaŭ la aŭtoŝoseo A 71.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart, 1995, ISBN 3-8246-0321-7, Herausgeber: Statistisches Bundesamt
  2. Evangelischer Kirchenkreis Arnstadt-Ilmenau-Branchewinda. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2018-06-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]