Gabelbach-konkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabelbach-konkurso
hillclimbing
Lando Germanio
vdr

Gabelbach-konkurso (germane: Gabelbachrennen) estas monta konkurso por aŭtoj kaj motorcikloj en la Gabelbach-valo apud Ilmenau, Germanio. Taksatas esti la plej malnova ĝis nun ekzistanta konkurso siaspece en la tuta mondo.

Kontraŭe al normalaj rondaj konkursoj ĝi faritis kaj faratas, kiel ĉiuj montaj konkursoj, laŭ unuopa tempomezurado. Iam estis sur ŝtona lano nur unu kurso, nuntempe faratas sur asfalta lano du. Iam la konkurso numeriĝis inter la plej konataj linioj konkursaj.

Datenoj[redakti | redakti fonton]

La itinero
Tempospacto 1904–1934; ekde 1990-aj jaroj
Longeco 3,3, poste 4 km
Kliniteco averaĝe 9 %, maksimume 16 %
Rekordo 2:06,1
Averaĝa rapideco 114,2 km/h
Stirinto Manfred von Brauchitsch
Marko Mercedes-Benz W06
Rekordo 2:15,5
Averaĝa rapideco 114,2 km/h
Stirinto Anton Fleischhauer
Marko NSU Motorenwerke

Priskribo itinera[redakti | redakti fonton]

Heusser-memorigilo en Gabelbach

La konkurso startis iam ĉe Wald-strato, poste la startejo estis, por plilongigi la tuton, ĉe la nuna Lessing-parko, kontraŭe al la stacidomo de Ilmenau Bad. Malantaŭ kurvo je la maldekstra estis la plej kruta parto, nome Wald-strato. Ĉe Ritzebühler-lageto la linio forlasis Ilmenau kaj eniris la belan Gabelbach-valon. Komence kvazaŭ ebene preteris maldekstre tenisa areo kaj glacikegloludejo antaŭ ekhavigi al la sportistoj ĉikanon. Ekzakte tie amikaj motorcikladfanatikuloj metis memorigŝtonon por la en Buckow mortinta turingia motorciklisto Huldreich Heusser. Post aliaj ebenaj partoj kurvo je la dekstre ekigis la lastan etapon. La stirantoj povas denove plirapidigi la maŝinon antaŭ devi mastri bone tri kurvojn ĉe la piedo de Kickelhahn por atingi finfine la Montan hotelon Gabelbach.

Historio[redakti | redakti fonton]

En epoko de ĵus evoluinta aŭta industrio, kiu ja serĉis eblojn konkursi kun aliaj por plibonigi la produktaron, malkovris en 1913 la ĉefkonstruinto de la entrepreno Apollo en Apolda, Karl Slevogt, la straton ĉe Gabelbachtal. Tie okazis jam ekde 1904 konkurso. Ankoraŭ en 1913 li faris diversajn mezurojn praktikajn surloke; en 1921 okazis dua, jam internacia konkurso. Ĉiun jaron ĝis 1928 sekvis novaj. Post paŭzo iĝis ankoraŭ konkursoj en la jaroj 1933 kaj 1934. En 1968 oni okazigis eventeton en la kadro de "Internationalen Rallye Wartburg". Ekde 1993 fanatikuloj ekvivigis tiun ĉi belan tradicion. La lastpasinta konkurso okazis en la 23.-24.6.2018.

Famaj partoprenintoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Internaciaj sportistoj[redakti | redakti fonton]

Turingianoj[redakti | redakti fonton]

K. Fuchs (Gehren), Löhn, Victorius, Escher (ĉiuj el Ilmenau), Häfner (Suhl), Stahlschmidt (Erfurto).

Venkintoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

1913 Slevogt Apollo
1921 Hermann Rützler Steyr
1922 Rützler Steyr
1923 Rützler Steyr
1924 Heusser Bugatti
1925 Heusser Bugatti
1926 Heusser Bugatti
1927 Heusser Bugatti
1928 Caracciola Mercedes-Benz W06
1933 von Brauchitsch Mercedes-Benz W06

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Claudia Fiala, Karl-Heinz Veit, Rainer Paschy, Ilmenau, Goethestadt und Universitätsstadt ISBN 3-8968-31232
  • Göran Cialla, Martin Bienek (Illustrator): Die Legendären Gabelbachrennen. Eine Chronik über 100 Jahre Bergrennen in Ilmenau. P. Cialla, Altenfeld 2013. 161 Seiten. ISBN 978-3-00-047755-3
  • Thüringer Allgemeine H.-J. Weise - Gabelbach-Legende. 12.2.2003
  • Hans-Joachim Weise: 1913 - 2013: 100 Jahre Gabelbachbergrennen. In: Der neue Geheimrat. Stadt- und Monatsmagazin aus Ilmenau. 2013, Nr. 53 (Jul./Aug.), p. 17–21 kaj 54 (Aug./Sep.), p. 20–24. ND Mediengesellschaft, Ilmenau. ISSN 2196-2685.

Eksteraj[redakti | redakti fonton]

50.66666666666710.898333333333