Gala Dragot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gala Dragot
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 2005 (2005-09-02) (18-jaraĝa)
en Grimbergen
Familio
Patro Robert Aliaj Dragot
vdr

Gala Aliaj Dragot pli konata kiel Gala DragotGala (naskiĝis la 2-an de septembro 2005 en Grimbergen) estas albandevena belga kantistino kiu kantis jam en pluraj lingvoj: franca, nederlanda, angla kaj albana[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas filino de la albana kantisto Robert Aliaj, konata albana kantisto[2] kaj ŝia patrino estas literaturhistoriisto kaj tradukistino[3]. Gala partoprenis la kvinan sezonon de The Voice Kids en 2020 kaj venkis en la finalo kun kantoj de Elton John kaj Bob Dylan

Ĉe la fino de 2022, Gala prezentiĝis ĉe la Festivali i Këngës, la albana antaŭselektado por la Eŭrovizia kantkonkurso[4]. La 14-an de januaro 2023, Gala partoprenis en la belga antaŭselektado por la Eŭrovizia kantkonkurso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (albana) Kanto Dua me shume shqiperine, YouTube
  2. (nl) Eurosongkandidate Gala Dragot (17) is al ster in Albanië: “Hier niet ‘de dochter van’, daar wél, arkivite de la originalo ĉe Wayback maŝino, la 7-an de majo 2023.
  3. (en) Gala Aliaj, Famous Birthdays
  4. (nl) Gala Dragot: Brussels zangtalent getipt als kandidaat-Eurosongfestival, arkivite de la originalo pere de Wayback maŝino, la 5-an de majo 2023. Gearchiveerd op 5 mei 2023.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]