Galapaga testudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Testudo manĝanta

La Galapaga testudo, Galapaga elefanta testudo aŭ Galapaga giganta testudo, Chelonoidis nigra, estas la plej granda vivanta specio de testudo, kiu atingas pezon de 200 al ĉirkaŭ 400 kg kaj longojn de ĉirkaŭ 1.8 m al 2 m. Ili vivas nature pli da 100 jaroj, kaj pro tio ĝi estas unu el la plej longvivaj vertebruloj. Kaptiva individuo vivis almenaŭ 170 jarojn.

La elefantaj aŭ gigantaj testudoj dislokiĝas sur tropikaj insuloj en Pacifiko kaj Hinda Oceano, sed plimulto (nome tiu specio) vivas en Galapaga insularo ĉe okcidenta marbordo de Sudameriko kaj en Ŝejŝeloj de la Hinda Oceano. Fakte tiu specio de testudo estas indiĝena de sep el la Galapaga Insularo, vulkana arkipelago ĉirkaŭ 1000 km okcidente de la kontinenta Ekvadoro. Hispanaj esploristoj kiuj malkovris la insulojn en la 16a jarcento nomigis ĝin per la hispana vorto galápago, signife tertestudo. En la 17-a jarcento vivis en la insularo ĉirkaŭ 250,000 testudoj, kaj nur malmultaj loĝas nun kaj riskas al drasta malpliixgo aŭ eĉ formorto.[1]

Referencoj

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 37. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.