Galerioj Anger 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galerioj Anger 1
ĉiovendejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

La Galerioj Anger 1 estas tradiciriĉa centro butikuma en la urbokerno de Erfurto. Dum jardekoj de GDR ili apartenis al la ĉeno Centrum Warenhaus.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Romia Imperiestro - iam hotelo, poste butikaro, 2008

Albert kaj Ernst Giese konstruis de 1906-1908 laŭ la historiisma stilo butikcentron nomitan Ĉe la Romia Imperiestro. La nomon oni adoptis de hotelo samloke, kiu estis malkonstruita.

La gefratoj Georg kaj Martin Tietz kaj iliaj komercaj partneroj Arthur Arndtheim kaj Siegfried Pinthus malfermis en 1908 la magazenegon situantan plej oriente sur la Anger-placo. Ĝi estis longtempe la plej granda vendodomo en Turingio. Fasado en secesia stilo estas koronita de vitra terglobo kaj figuraj ornamaĵoj.

En 1937 la judaj posedantoj estis eksproprietigitaj. Por substreki tion ankoraŭ, oni forigis ankaŭ la terglobon en 1939.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Post multaj alikonstruadoj kaj restaŭradoj oni inaŭguris la novan Galeriojn Anger 1 en la 27-a de septembro 2000. Estis laŭ originalaj planoj ankaŭ rekonstruitaj la portaloj. Apude konstruitis dua, vendeja parto, sur la grundo de la iama Domo de la instruistoj. Sennombraj butikoj, vendejoj kaj kulinarejoj allogas la klientojn sur 23.000 kvadratmetroj kaj 4 etaĝoj. Mezkvante 30.000 homoj vizitas por tago la grandmagazenon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ruth Menzel, Eberhard Menzel, Heinz Stade: Das Erfurter Kaufhaus und sein Jahrhundert. Karstadt Warenhaus AG Erfurt, Erfurt 2000.
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]