Garbayuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garbayuela
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06690
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 494  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 3′ N, 5° 0′ U (mapo)39.048888888889-5.0005555555556Koordinatoj: 39° 3′ N, 5° 0′ U (mapo) [+]
Alto 487 m [+]
Areo 84 km² (8 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Garbayuela (Hispanio)
Garbayuela (Hispanio)
DEC
Garbayuela
Garbayuela
Situo de Garbayuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garbayuela [+]
vdr

Garbayuela estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Garbayuelos. La censita populacio en 2008 estis de 548 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Garbayuela estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro en la distrikto de La Siberia, je altitudo de 487 m; je 194 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 164 km de Cáceres, la alia provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 84,1 km².

Ĝi estas en la limo de la teroj de Badajoz, sur ondeca tereno de anzinaroj, pinaroj, cistoj kaj makiso, proksime de la montaro Villares, mezvoje inter Siruela kaj Fuenlabrada de los Montes.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas keltaj restaĵoj proksime. La murigita fortikaĵo havas ĉirkaŭ 300 m2. Ĉirkaŭe estas kvin kavoj evidente loĝitaj de homoj. Tiuj estas la jenaj: “Cuarto del Moro”, “las Lastras”, “La Cocina”, “La Sala Principal” kaj la “Galería”. Oni trovis prahistoriajn hakilojn kaj aliajn ilojn kiuj evidentigas, ke estis grava homa setlejo. Krome estas fonto protektita de enormaj ŝtonoj, kiuj ankoraŭ havas naturan akvon.

Probable tiu fortikaĵo ekzistis ankaŭ dum la araba okupo formante parton de la vojoj inter Mérida, Sevilo, Kordovo, Almadén kaj Toledo kaj same dum kristana epoko jam ligita al la migranta brutobredado. Tiuj teroj apartenis al la islama regno de Toledo ĝis 1085 kiam ili estis konkeritaj de Alfonso la 6-a, reĝo de Kastilio. Sed ĉar estis malproksime de Toledo ĝi ne aliĝis al Kastilio kaj restis kiel landlimo inter araboj kaj kristanoj.

Post la Batalo de las Navas de Tolosa en 1212 la Siberia aliĝis al Kastilio. Ĉar Garbayuela apartenis al Puebla de Alcocer ĝia historio estas paralela al tiu de tiu vilaĝo. En 1225 oni konkeris Puebla de Alcocer, teritorio tre senhoma, sed post 1288 oni produktas loĝigon de la komarko kaj tre verŝajne ankaŭ de Garbayuela.

Garbayuela sendependiĝas fine de la 18a jarcento, precize en 1761, dum la reĝado de Filipo la 4-a danke al pago de tri milionoj kaj duono de dukatoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito la urbo situis en respublika zono kaj ne okazis mortpafadoj danke al la lasta respublika urbestro Aurelio Sánchez Grano de Oro.

Garbayuela draste suferis la elmigradon de la 1960-aj jaroj. Per ekonomio bazita sur ŝafoj kaj agrikulturo, ne povis pluhavi siajn 1.200 loĝanotjn. La duono de ĝia populacio eliris al grandaj urboj. Ĉiujare revenas ĉu dum festoj ĉu somere.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • San Blas (Februaro)
  • La Enramá (Sankta Semajno)
  • San Pedro (Junio)
  • Festoj de la Elmigrinto (Aŭgusto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo pri Garbayuela Arkivigite je 2017-09-23 per la retarkivo Wayback Machine

Bitakoro de la urbestrino de Garbayuela Adela Cardeñosa