Gaspar Torrella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaspar Torrella
(1452-1520)
Aŭtoro de la verko "Tractatus cum consiliis contra pudendagram seu morbum gallicum", verko publikigita en 1497.
Aŭtoro de la verko "Tractatus cum consiliis contra pudendagram seu morbum gallicum", verko publikigita en 1497.
Persona informo
Naskiĝo 1452
en Valencio, Hispanio
Morto 1520
en Romo, Hispanio
Alma mater Universitato de Sieno
Universitato de Pizo
Universitato de Valencio
Profesio
Okupo kuracisto vd
vdr

Gaspar Torrella (1452-1520) estis hispana kuracisto, humanisto, pastro, matematikisto kaj aŭtoro de la verko "Dialogus de dolore cum tractatu de ulceribus in pudendagra seu morbum gallicum" (1497). Li estis filo de la kuracisto Ferrer Torrella (1420-1491) (kiu studis en la Universitato de Montpellier) kaj pli juna frato de la kuracistoj Ausìas Torrella (kiu laboris en Cagliari) kaj Hieronimo Torrella (1456-1508).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li komencis siajn studojn pri filozofio kaj lingvoj en Valencio, kaj daŭrigis en Sieno, kie li doktoriĝis pri medicino. En 1473, li reiras al Valencio por praktikado de la medicino, kaj kvankam la titolo pri majstreco ne estas agnoskita al li ĝis post 10 jaroj, li decidas apelacii al la papo Siksto la 4-a.

Li estis ordinita pastro en 1487 kaj kiam Rodrigo de Borĝa estis nomumita kun la nomo de papo Aleksandro la 6-a (1492), Torrella akompanis lin kiel parenco kaj kuracisto de la papo Aleksandro la 6-a, kaj poste Torrella estis nomumita episkopo de Sankta Justo (en Sardio), kaj post la morto de la papo en 1503, kiel kuracisto en la ĉambro de Julio la 2-a, kiu donis al li la rajton subpremi tiun episkopecon, kaj tiele li povis partopreni en la 5-a Konsilio laterana (1512-1517).

Dum du jaroj li estis bibliotekisto de la Vatikana Biblioteko, ekde la 1-a de marto 1498. Li estis lernanto de Alessandro Sermoneta (kiu instruis medicinon en Sieno, Padovo kaj Pizo)[1] kaj Pier Leoni da Spoleto (1445-1492). Kiel konfida persono de la papo, Torrella ricevis sennombrajn ekleziajn beneficojn kune kun la kondiĉo kiel doma prelato kaj proto-arkiatro, kies postenon li kundividis kun aliaj hispanoj, inter kiuj estis Alejandro de Spinosa, Andrés Vives y Altafulla (mortis en 1536) kaj Pedro Pintor.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]