Generalo
Generalo indikas ĉe militistaroj de la plejmultaj nacioj la plejaltgradan rangon de oficiroj de la terarmeo kaj aerarmeo dum paco. Dum militoj kelkaj nacioj ordenas homojn pro elstaraj agoj per titoloj kiuj superas generalon: marŝalo, ĉefgeneralo aŭ armegeneralo.
La plejmultaj armeoj indikas la gradon per ŝultrojmarkoj de oraj aŭ arĝentaj (ekzemple en la usona armeo) steloj. La plejaltgrada generalo de NATO-ŝtatoj portas kvar stelojn kaj estas tiel ofte nomita kvarstela generalo.
Francio
- Brigada generalo: 2 steloj
- Divizia generalo: 3 steloj
- Generalo de armea korpuso: 4 steloj
- Armea generalo: 5 steloj
Eksteraj ligiloj
greke The Generals of WWII (angle)
Proverbo
Ekzistas proverboj pri generalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Bona kaporalo revas esti generalo. ” „ Inter generaloj parolu pri bataloj. ” „ Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo. ”