Genra malegaleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo por genra malegaleco. La ŝancoj por virinoj ne egalas al tiuj por viroj kaj inverse.

Genra malegalecoseksa malegaleco rilatas al la neegala pozicio de individuoj laŭ sia sekso. Genra malegaleco devenas de diferencoj en sociaj seksaj roloj. Genra malegaleco rilatas al malegalecoj kiuj povas aperi laŭ sennombraj manieroj en la ĉiutaga vivo.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj kaŭzoj de genra malegaleco inter viroj kaj virinoj, kiel:

  • Stereotipaj ideoj pri kio estas ina kaj kio estas vira[1]
  • Rola karakterizigo pere de edukado (ekzemple oferto de genro-specifaj ludiloj) kaj socialigo (ekzemple atendoj en lernejo vidalvide de aliaj infanoj kaj geinstruistoj).
  • Biologiaj / genetikaj diferencoj pro kiuj knabinoj/virinoj faras malsamajn elektojn ol knaboj/viroj.
  • Politika malegaleco. Komence de la dudeka jarcento, virinoj preskaŭ ne havis voĉdonrajtojn. En 2015, Sauda Arabio estis la lasta lando, kiu allasis virinoj voĉdoni dum la balotoj[2]
  • Juraj strukturoj. En iuj landoj virinoj povas aŭ ne povas labori aŭ eble ne rajtis labori en ĉeesto de viroj[2].
  • Religiaj dogmoj kiuj akceptas ke virinoj estas vidataj kiel malsuperaj aŭ malpuraj.

Ne ekzistas scienca konsento pri tio ĉu genetikaj diferencoj aŭ edukaj/sociaj diferencoj havas decidan influon je genra malegaleco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) "De feiten" (la faktoj), wecan.nl, la 7-an de februaro 2012.
  2. 2,0 2,1 (nederlanda) Carline Lucassen, "Man-vrouw-gelijkheid belangrijk voor economie en democratie" (Egaleco inter viroj kaj virinoj gravas por ekonomio kaj demokratio), OneWorld.nl, la 4-an de januaro 2016. .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]