Georg Friedrich von Zentner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Friedrich von Zentner
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1752 (1752-08-27)
Morto 20-an de oktobro 1835 (1835-10-20) (83-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Friedrich von Zentner estis ŝtata ministro en la Reĝlando Bavario. Li naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1752 en vilaĝo rande de la urbo Mannheim kaj mortis la 20-an de oktobro 1835 (83-jara) en Munkeno.

Komence profesoro pri konstitucia juro ĉe la universitato de Hajdelbergo, li aliĝis al la bavara ministeria burokratio en 1799. En la reĝlando Bavario li estis ekde 1810 ĝenerala direktoro en la Ministerio de Internaj aferoj kaj de 1823 ĝis 1831 ŝtatministro por Juro, en 1827/28 ankaŭ Ministra Deputito de la Ŝtata Ministerio de la Reĝa Domo kaj de Eksterlandaj Aferoj. Li estis gvida en redaktado de la bavara municipa edikto kaj la bavara konstitucio de 1818.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]