George Gilbert Scott la pli juna
El Vikipedio
George Gilbert SCOTT la pli juna (n. en 1839, m. en 1897), angla arkitekto, filo de la arkitekto Kavaliro George Gilbert Scott kaj patro de la arkitekto Kavaliro Giles Gilbert Scott.
Li desegnis
- la preĝejon de Santa Johano la Baptisto en Norwich, kiu iĝis romkatolika katedralo en 1976
- plurajn konstruaĵojn de kolegioj de la Universitato de Kembriĝo
- la ĉefajn konstrauĵojn de Dulwich College
- la pregexejojn All Hallows, Southwark kaj Sankta Agnes, Kennington - detruataj de bomboj dum la dua mondmilito.
Li estis alkoholulo kaj suferis pro mensa malsano. En 1884 oni formale deklaris ke li estis mense malsana, sed, post translokiĝo al Francio, oni deklaris lin mense sana. Li loĝis en Rouen, kie li denove laboris kiel arkitekto. Li mortis pro cirozo en litĉambro de la Midland Grand Hotel (desegnata de sia patro) apud la Londona finstacio Sankta Pancras.