George Henderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

George J. HENDERSON (plumnomo: P. Hoinix), eldonisto. Mortis en 1911. Eldonis humoran gazeton "Phoenix" en simpligita latino, 1890-92. Li kreis planlingvojn kiel Lingua, Anglo-franca (1889) kaj Latinesce (1901), pro tiu aktiveco, Walter John Clark nomis lin ironie "indefatigable Mr. Henderson". Poste Esperantistiĝis kaj multe propagandis kaj verkis Esperante. Eldonis Esperanta-folieton kun enhavo laŭ la ĉefeĉa ŝlosilo, kiun li multjare reklamis en ĉiu numero de siaj gazetoj "Pictorial Comedy", "Seraps" k. a.

En 1903, li publikigis anglan tradukon de "Historio de la Universala Lingvo" de Louis Couturat (Konturat Luis; A plea for an international language). Vere Couturat citis Henderson en la verko.

Lingvaj projektoj de Henderson