Georgi Atanasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgi Atanasov

Georgi Atanasov (naskiĝis la 12-an de decembro 1881 en Nova Zagora - mortis en 1960) estis bulgara esperantisto kaj pianisto.

Li loĝis en Sofia. Kunlaboris por Rond-iranto, trad. Unuaj lecionoj de Cart, verkis Esperantajn muzikaĵojn, estis kunredaktoro de Danubo.

Verkoj

  • Dancaro por piano. (Paris: Besnard)
  • El la Intima Libro de la Verd-urbaj Esperantistoj (1927 ; 72 p.)


Tradukoj

  • Louis de Beaufront: Esperanto: edinstvenoto vêrno razrêŝenie na vaprosa za spomagatelnija meĵdunaroden ezik (G. Atanasov i T. Kanev. - Plovdiv: Danov, 1903. - 44 p.)
  • Théophile Cart: Pr‘vi uroci po Esperanto (Plovdiv: Danov, 1904. - IV, 35 p. - Kolekto Esperanta aprobita de D-ro Zamenhof)
  • Ivan Vazov: Novaj bulgaraj rakontoj (Sofija: Centra Librejo Esperanto)
  • Ludwik Lazar Zamenhof: Osnoven universalen rêĉnik na meĵdunarodnija ezik Esperanto (Prêveli de G. Orêŝkov i G. Atanasov. - Sofija, [1910]. - 96 p.)

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto