Germán Montero Alcalá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Germán Montero Alcalá
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1958 (1958-11-29) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Venezuelo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Germán Montero ALCALÁ (naskiĝis en Marakajbo (Maracaibo), la 29-an de novembro 1958) estas venezuela esperantisto. Li eklernis esperanton en 1978 en kurso gvidita de David Valecillos. Ekde la jaro 1982 li estis delegito de UEA kaj kontaktadreso de TEJO. Li gvidis plurajn Esperanto-kursojn, prelegis kaj skribis artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj. Li faris tre amuzan bulteneton nomita "Inter ni".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-A Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane per Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, 54-a paĝo.