La Germana Minejo-Muzeo (Deutsches Bergbau-Museum Bochum) en Bochum kun siaj ĉ. 400.000 vizitantoj pojare estas unu el la plej vizitataj muzeoj en Germanio. Ĝi estas unu el la plej gravaj minejomuzeoj tutmondaj kaj samtempe renoma esplorejo por la historio de la mineja metalurgia industrio.