Gioseffo Zarlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gioseffo Zarlino

Gioseffo Zarlino (* 22-an de marto 1517 en Chioggia; † 14-an de februaro 1590 en Venecio) estis itala kapelmajstro, muzikteoriisto kaj komponisto.

Zarlino studis ĉe Adrian Willaert en Venecio. En 1565 li eksukcedis Cypriano de Rore kiel kapelmajstro de la Baziliko de sankta Marko de Venecio kaj tenis tiun ĉi postenon ĝisfine de sia vivo.

La verkaro postlasita de li estas supervidebla kaj ampleksas krom aliaj verkoj kelkajn motetojn kaj madrigalojn. Muzikhistorie pli grava estas lia laboro kiel muzikteoriisto. Multaj nomas lin "patro de la moderna muzikteorio". Lia plej fama studento estis la muzikteoriisto kaj komponisto Vincenzo Galilei, patro de Galileo Galilei. Plua fama lerninto estis Giovanni Croce.

Verkoj

  • Le Istituzioni harmoniche (1558)
  • Dimostrationi harmoniche (1571)
  • Sopplimenti musicali (1588)

Eksteraj ligiloj