Giorocuta
(Alidirektita el Girocuta)
Giorocuta | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Girókuta (hungare), Gregorsbrunn, Gerlsbrunn, Girbrunn (germane) | ||
Komunumo | Supur | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 26′ N, 22° 48′ O (mapo)47.43222222222222.797777777778Koordinatoj: 47° 26′ N, 22° 48′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 157 m | ||
Poŝtkodo | 447292 | ||
Loĝantaro | 826 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 138958 | ||
Giorocuta - jen rumane, prononco [ĝoroKUta], hungare Girókuta, germane Gregorsbrunn, Gerlsbrunn, Girbrunn)[1] estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Tășnad. Administre ĝi apartenas al la komunumo Supur (Szopor, Supern) kaj al la distrikto Satu Mare.
Giorocuta havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Carei kaj Zalău; ĝi situas ĉe la komunuma vojo DC36 inter Giorocuta kaj Supuru de Sus.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 744 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj), en 1992 estis 845 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 755 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skriba estas el 1423. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Girókuta apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).