Giudicato di Arborea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giudicato di Arborea
8-a jarcento – 1420

historia lando • Sardinian Judicati
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Sardinian Judicati
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Giudicato di Arborea inter 1368-1388 kaj 1392-1409

La Giudicato di Arborea (en itala Giudicato di Arborea, en sarda Giuigadu de Arborea) estis unu el kvar sendependaj, heredaj "judicatures" (giudicati) en kiuj la insulo Sardio estis dividita en la Mezepoko. Ĝi okupis la centr-okcidentan parton de la insulo, kun bordoj inter Logudoro norde kaj oriente, Cagliari sude kaj oriente, kaj la Mediteranea Maro okcidente. Nordokcidente kaj trans Logudoro situiĝis Gallura, kun kiu Arborea havis malpli da interagado. Arborea supervivis siajn najbarojn, ĝis la 15a jarcento. La plej frua konata jura sidejo estis Tharros (Tarra). Giudicato di Arborea dum sia pleja etendo okupis la tutan teritorion de la insulo, escepte la urbojn Alghero kaj Cagliari.

En 1392 la Carta de Logu estis jura kodo de la Giudicato di Arborea promulgita de la giudicessa Eleanora. Ĝi estis en valido en Sardio ĝis ĝi estis anstataŭita per la kodo de Karlo Felikso en aprilo 1827. La Carta estis laboro de granda graveco en sardia historio. Ĝi estis organika, kohera, kaj sistema laboro de leĝaro ampleksanta kaj la civilan kaj la punan juron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dizionario Biografico degli Italiani. Rome, 1963-nune.
  • Nowé, Laura Sannia. Dai "lumi" dalla patria Italiana: Cultura letteraria sarda. Mucchi Editore: Modena, 1996.
  • Day, John. La Sardegna sotto la dominazione pisano-genovese dal secolo XI al secolo XIV. UTET: Turin, 1987.