Glénic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glénic
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Guéret-Nord
INSEE kodo 23092 [+]
Poŝtkodo 23380
Kodo laŭ INSEE 23092
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Claude Chevaliéras
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 593 (1 999)
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°13′27″N 1°55′25″O  /  46.22417°N, 1.92361°O / 46.22417; 1.92361 (Glénic) (mapo) Koordinatoj: 46°13′27″N 1°55′25″O  /  46.22417°N, 1.92361°O / 46.22417; 1.92361 (Glénic) (mapo)
Alto 293 m - 521 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 27,60 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Glénic en Francio
46° 13′ 27″ Nordo 1° 55′ 25″ Oriento / 46.2241666667 °N, 1.92361111111 °O / 46.2241666667; 1.92361111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Glénic [+]
vdr

Glénic estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 593 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Glénic etendiĝas sur 27,60 km², kaj havis 593 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 21 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Glénic situas je alteco de 521 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Glénic apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Claude Chevaliéras, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La loka preĝejo datiĝas de la fino de la 11-a jarcento. Ĝi estis fortikigita fine de Mezepoko.

La viadukto de Glénic estis konstruita por la fervojo inter Guéret kaj La Châtre : ĝi estis uzita nur inter 1906 kaj 1952.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Glénic apartenas al la kantono Guéret-Nord, kies ĉefurbo estas Guéret. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]