Glata sternaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En diferenciala geometrio, glata sternaĵo estas sternaĵo, ekipita per elekto de preferataj bildigoj al samdimensia Eŭklida spaco (la glataj bildigoj).

Difino[redakti | redakti fonton]

Se estas -dimensia sternaĵo (Hausdorff-a parakompakta spaco loke homeomorfa al -dimensia Eŭklida spaco), do atlaso sur estas la kolekto de paroj tiaj ke:

  • estas malfermita kovrilo de .
  • estas kontinua bildigo kaj bijekcio kun kontinua inverso (t.e. homeomorfio al ĝia bildo).
  • Pri ĉiu paro , la kompono estas glata funkcio (inter Eŭklidaj spacoj).

Atlasoj sur havas naturan partordon laŭ inkluzivo kiel subaroj, t.e. . Maksimuma atlasoglata strukturo sur estas atlaso, kiu estas maksimuma laŭ tiu partordo.

Glata sternaĵo estas paro de sternaĵo kaj glata strukturo sur ĝi.

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu sternaĵo de dimensio ne pli ol 3 havas unikan glatan strukturon.

Pri dimensioj pli ol 3:

  • Pluraj malsamaj glataj strukturoj povas ekzisti sur la sama sternaĵo.
  • Eblas, ke neniu glata strukturo ekzistas sur iu sternaĵo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Eŭklida spaco estas nature glata sternaĵo; simile, sfero de ajna dimensio estas nature glata sternaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]