Glenn Gould

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glenn Gould en sia junaĝo.

Glenn Herbert GOULD (naskiĝis la 25-an de septembro 1932 en Toronto, Ontario, Kanado, mortis la 4-an de oktobro 1982, Toronto) estis pianoartisto en Kanado, fama pro brila, ofte surpriza ludprezento, pureco de la kontrapunkta ludo.

Li pianoludis jam en aĝo de 3 jaroj, komponis en aĝo de 6. Li ekstudis en la Reĝa Muzika Konservatorio de Toronto en aĝo de 10 kaj finis la studadon en 1946. Li izolis sin tute en 1952 kaj laboris nur per magnetofono, elformis propran ludstilon (li tenis la kapon horizontale super la klavaro). Liaj prezentaj koncertoj okazis en 1955 en Novjorko kaj Vaŝingtono kun sukcesego. Post tio li subskribis kontrakton pri sondisko-registro. La sonregistaro el ludoj je J. S. Bach (Goldberga variaĵaro) (1956) estis tre propulara.

Lia repertuaro konsistis ĉefe el kontrapunktaj verkoj (precipe Bach, malfrua Beethoven kaj Arnold Schönberg, sed li evitis romantikan muzikon de la 19-a jc.)

Li ŝanĝis en 1964 de koncertejo al sonregistra studio, kie li estis produktanto, verkisto kaj prezentisto.

Eksteraj ligiloj

The Glenn Gould Archive Oficiala deponejo de la arĥivoj de Glenn Gould