Glifosato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturformulo

La glifozato (N-(phosphonométhyl)glycine, C3H8NO5P) estas totala senherbigilo, tio estas neselektiva herbicido, antaŭe patente produktita, nur de la firmao Monsanto ekde 1974, sub la marko Roundup. La patento falis en la publikan bienaron en 2000, de tiam aliaj firmaoj produktas la glifozaton.

La sola glifozato ne tre efikas, ĉar ĝi ne adheras al la folioj kaj malfacile eniras ilin. Pro tio, oni aldonas aktivan surfacagenton, kiun oni suspektas kiel la kaŭzon de la tokseco de la senherbigiloj enhavantaj glifozaton.

Iuj specioj de plantoj komencis disvolvi reziston al la glifozato, el kiuj por ekzemplo la Amaranto palma (Amaranthus palmeri , de la familio de la amarantoj), kies tro rapida kresko devigas la agrikulturistoj de la usona sudo forlasi siajn agrojn[1]. La apero de tiu rezista planto estas konsiderata kiel vera minaco al la agrikulturo laŭ la Universitato de Georgio[2].

Kemiaj proprecoj

La glifozato estas malforta organika acido, simila al natura aminacido, la glicino, provizita de fosfonata grupo.

Ĝia nomo estas la kontraho de glicino, fosfor- kaj -ato.

Referencoj

  1. [1], sur France 24
  2. University of Georgia Weed Science Homepage