Gliptoteko
El Vikipedio
La Gliptoteko en Munkeno, fine de la 19-a jarcento
Gliptoteko estas kolekto de antikvaj ŝtonaj skulpturoj kaj prilaboritaj (tranĉitaj) ŝtonoj.
La termino gliptoteko estis inventita de l' bibliotekisto de la bavara reĝo Ludoviko la 1-a. Ĝi estas derivita de la malnovgreka verbo „glyptein“, kio proksimume signifas „tranĉi en ŝtono“ kaj formita paralele al la malnovgreka nocio de „pinakoteko“ (de Pinax: tabula bildo, pentraĵo). „Glypton“ estas la greka vorto por skulpturo.
Nur tri skulpturaj muzeoj hodiaŭ nomiĝas gliptoteko:
- Gliptoteko en Munkeno apud la Königsplatz (Reĝa Placo)
- Ny Carlsberg Glyptotek en Kopenhago
- Gliptoteko en Ateno, Muzeo por modernaj skulpturoj