Globo (matematiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Globo estas solido ene de sfero

En matematiko globo estas aro de punktoj, kies distanco al fiksita punkto – nomata centro – ne estas pli granda ol fiksita konstanto – la radiuso de la globo. Pli formale, en donita metrika spaco globo estas aro elementoj de ĉi tiu spaco difinita kiel:

por konstantoj kiuj estas nomataj centro kaj radiuso de la globo.

Foje, la termino sfero estas uzata kun la signifo de globo (laŭ NPIV).

Matematika globo en diversaj spacoj

En tri-dimensia eŭklida spaco matematika globo aspektas kiel bulo, ĉar se oni uzas la formulon por eŭklida mezuro oni ricevas formulon:

En du-dimensia eŭklida spaco globo estas fakte disko, kaj en unu-dimensia estas segmento.

Kontraŭe, globo en metrika spaco kun metriko "urbo" aspektas kiel kubo.

Vidu ankaŭ