Godojos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godojos
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50238
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 1° 52′ U (mapo)41.268611111111-1.8644444444444Koordinatoj: 41° 16′ N, 1° 52′ U (mapo) [+]
Alto 787 m [+]
Areo 16,772388 km² ( 167 7.2 388 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Godojos (Provinco Zaragozo)
Godojos (Provinco Zaragozo)
DEC
Godojos
Godojos
Situo de Godojos
Godojos (Hispanio)
Godojos (Hispanio)
DEC
Godojos
Godojos
Situo de Godojos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Godojos [+]
vdr

Godojos [goDOĥos] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Godojos estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas norde de Ibdes. Ĝenerale ĝi limas kun Alhama de Aragón, Ibdes, Jaraba, Nuévalos kaj Bubierca.

La loĝloko Godojos mem estas je 116 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 787 msm en la Iberia Sistemo, sude de la rivero Jalón kaj de la nacia ŝoseo N-IIa. Ĝuste apude norde estas Aŭtoŝoseo A-2. Kune kun fervojo estas kvar komunikvojoj orient-okcidenten. La suda bordo de la rivero Jalón havas la karakterajn trajtojn de la zono kun ravin-torentoj en iompostioma ascenso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefturo kaj kastelo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. La kastelo estis defendejo de la senjoroj de familioj Heredia kaj Luna.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Godojos kie oni malaltiĝis el pli ol 500 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 49 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter tipaj vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo kun malfrua sonorilturo, tri ermitejoj, fontano kaj la kastelo sur monteto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]