Golfo de Gonavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Gonavo
golfeto [+]

AkvejoKaribio
Koordinatoj19° 0′ 0″ N, 73° 30′ 0″ U (mapo)19-73.5Koordinatoj: 19° 0′ 0″ N, 73° 30′ 0″ U (mapo)

Larĝo100 km (62 mi)

Golfo de Gonavo (Haitio)
Golfo de Gonavo (Haitio)
DEC

Golfo de Gonavo (Karibio)
Golfo de Gonavo (Karibio)
DEC
Map
Golfo de Gonavo
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Gonâve [+]
vdr
La golfo vidata el tera orbito
Insulo Gonavo kaj Portoprinco

La Golfo de GonavoGonava Golfo estas golfo ĉirkaŭ 150 km larĝa ĉe la okcidenta marbordo de Haitio. Ĝi konsistigas preskaŭ la tutan okcidentan bordon de Hispaniolo kaj estas randata de du duoninsuloj:

  • la "norda duon-insulo", finiĝanta per la Kabo Foux
  • la "suda duon-insulo", nomata Tiburon, ĉirkaŭ 250 km longa, finiĝanta per la Kabo Tiburona

Kvin el la dek departementoj de Haitio situas ĉe ĝia bordo (de nordo al sudo):

En la golfo situas la plej granda insulo de Haitio, insulo Gonavo, kiu donis al la golfo la nomon. Ĝi dividas la golfon en du brakojn, kiuj nomiĝas "kanalo de Gonavo" (sude) kaj "kanalo de Saint-Marc" (norde). Ili larĝas inter 15 kaj 25 kilometroj.

Borde de la golfo situas:

  • jenaj urboj de Haitio, de nordo al sudo
  • la enfluo de rivero Artibonite, la plej longa rivero de Hispaniolo;
  • la insuloj Cayemites, kiuj apartenas al la departemento Grand'Anse; ili konsistas el granda insulo ĉirkaŭ 10 km longa kaj malgranda ĉirkaŭ 1 km longa. Ilin disigas de Tiburon nur mallarĝaj markoloj.