Golfo de Panamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Panamo sude de la lando kun tri minoraj golfoj.

La Golfo de Panamo (en hispana Golfo de Panamá) estas golfo en la Pacifika Oceano, ĉe la suda marbordo de Panamo. Ĝi havas maksimuman larĝon de 250 km, maksimuman profundon de 220 m kaj la grando de 2,400 km².[1] La Panama kanalo konektas la Golfon de Panamo kun la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano. La ĉefurbo de Panamo nome Panamurbo estas ĉefa urba centro en la golfa bordo.

La golfo mem havas ankaŭ kelkajn minorajn golfojn, kiaj Panama Golfeto norde, Golfo Parita okcidente kaj Golfo Sanmigel oriente. La golfo havas kelkajn insulojn kaj ĉe la marbordo estas kelkaj gravaj havenoj, kiaj Panamurbo, La Palma kaj Chitrè. La Perlinsuloj estas grupo de ĉirkaŭ 200 insuloj situantaj ĉe la oriento de la golfo.

La plej granda rivero en Panamo, nome Tuira, fluas suden al la Golfo San Miguel.

Notoj

  1. WWF ecoregion, Gulf of Panama mangroves, nt1414