Golgota kapelo (Miskolc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto preĝejo

La Golgota kapelo, oficiale Kapelo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en urbo Miskolc, sur deklivo de Avas.

Historio

Oni aĉetis parcelon por la kapelo en neloĝata, sed pitoreska loko en 1857. En la sekva jaro oni konstruis vojon, la kapela konstruado mem okazis en la 1860-aj jaroj. Post la konstruo la loko iĝis ŝatata por la ekskursantoj. Post la 2-a mondmilito oni establis tie soldatajn tombejojn por rusoj kaj rumanoj, la arboj estis dishakitaj. Baldaŭe oni konstruis diversajn domojn sur la malplenajn lokojn, dum la socialismo la kapelo forlasiĝis. Ekde la 2000-aj jaroj estas plano pri la renovigo, sed okzis nur malgranda laboro. Foje okazas mesoj kaj rememoraj kunvenoj apud la kapelo.

Konstruaĵo

La konstruaĵo situas tute sola. La fasado enhavas meze la grandan enirejon. Super la navo malalta, svelta turo altiĝas, krome en la 4 anguloj malaltaj turetoj situas. La sanktejo estas plurlatera. La altaro estis farita el ligno.

Fontoj