Gomuĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gomuĥ
glaĉero [+]

LandoBarato
Koordinatoj30° 55′ 36″ N, 79° 4′ 51″ O (mapo)30.92678055555679.080788888889Koordinatoj: 30° 55′ 36″ N, 79° 4′ 51″ O (mapo)

Gomuĥ (Barato)
Gomuĥ (Barato)
DEC
Gomuĥ
Gomuĥ
Lokigo de Barato en mondo
Map
Gomuĥ
Vikimedia Komunejo:  Gomukh [+]
vdr
Gomuĥ, "Bovinbuŝo", nome glaĉerlango kaj riverekelfluejo.
Gomuĥ, glaĉerlango de la Glaĉero Gangotri. La montopinto Bhagirathi staras fone.

Gomuĥ, konata ankaŭ kiel "Gaŭmuĥ" aŭ "Gomuĥi" (en hindia: गौमुख or गौमुखी; en asama kaj bengala: গোমুখ aŭ গোমুখী), estas la glaĉerlango de la Glaĉero Gangotri kaj la elfluejo de la rivero Bhagirathi, unu elal plej gravaj fontoj de Gango. La loko estas je alto de 4 023 m en la distrikto Utarkaŝi en la ŝtato Utarakando, Barato. Ĝi estas unu el la plej granda en Himalajo kun ĉirkaŭkalkulita volumo de ĉirkaŭ 27 kubaj kilometroj. Ĝi estas sankta pilgrimejo por Hinduismo, kun la Glaĉero Gangotri mem, same kiel altira destinejo por marŝado.[1][2] La 26an de julio 2016, post forta pluvo en Utarakando, oni informis, ke la fronta fino de Gomuĥ estis malaperinta, ĉar granda parto de la glaĉero falis kaj estis forbalaita. En 2013, pro nuborompo en Utarakando, aperis grandaj fendoj en la glaĉero.

Oni diras, ke la glaĉerlango de la Glaĉero Gangotri similas al buŝo de bovino, kaj pro tio la loko estas nomata Gomuĥ aŭ Gaumuĥ (gou, bovino + muĥ, vizaĝo). Gomuĥ, kiu estas ĉirkaŭ 19 km el la urbo Gangotri, estas la preciza fonto de la rivero Bhagirathi, grava alfluanto de Gango. Gomuĥ estas apud la bazo de Ŝivling; intere kuŝas la herbejo Tapovan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

30° 55′ 36″ Nordo 79° 04′ 51″ Oriento / 30.92678 °N, 79.08079 °O / 30.92678; 79.08079 (mapo)