Goris

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Goris (armene: Գորիս ; ĝis 1924, Gerjusi, Gerjusi aŭ Gerusi; antaŭe, Gorajk, Kornumas, Hin Kores, Kores, Korus, Koru, Kuris, Zangizur, Zankazur, kaj Kjurjus) estas urbo en la provinco Sjuniko de Armenio. Situante en la valo de la rivero Goris (Vararak), ĝi troviĝas proksimume je 240 km for de la armena ĉefurbo Erevano kaj je 70 km de la provinca ĉefurbo Kapan. Dum la censo de 2001, la loĝantaro estis 20.840. Goris troviĝas en alpa klimatzono, la vetero estas karakterizita de mildaj neĝaj vintroj kaj varmaj someroj. La averaĝa temperaturo en januaro estas - 1.3 C kaj +19 C en julio. Jara pluvonivelo estas 700 mm.

Goris estas fama pro la mezepokajkaverno-loĝejoj ĉizitaj el la mola roko en la suda urboparto.