Granda Sinagogo en Bjalistoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuntempa monumento el detruita kupolo
La memortabulo

La Granda Sinagogo en Bjalistoko ĝis amasmurda detruo en 1941 estis la ĉefa, ortodoksa sinagogo de la pola urbo Bjalistoko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sinagogo estis konstruita en la jaroj 1909-1913 laŭ projekto de Samuel J. Rabinowicz, kaj anstataŭis malnovan tiulokan sinagogon. Monon por la konstruado oni kolektis vendante koŝeran viandon kaj de privataj donacoj. Dum la 2-a mondmilito, la 27-an de junio 1941 naziaj polictrupoj bruligis la sinagogon kun ĉirkaŭ 2000 judoj malliberigitaj en ĝi.

Nuntempe en la loko de la iama sinagogo troviĝas monumento farita el ĝia detruita kupolo kaj memortabulo kiu diras:

La sankta nia belega preĝejo iĝis viktimo de fajro, la 27-an de junio 1941. Du mil judojn la germanaj murdistoj vivbruligis en ĝi.

Preparon de la monumento kunpagis en 1995 bjalistokaj judoj elmigrintaj tutmonde kaj la urbo Bjalistoko.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La masonita konstruaĵo estis planita kiel kvarangulforma. Ĝi iĝis simbola konstruaĵo de Bjalistoko, kvankam la arkitektoj opiniis, ke ĝi estas ekzemplo de senstileco kaj aĉeco. La plej okulfrapa elemento estis la granda kupolo (je diametro ĉ. 10-metra) kaj du malpli grandaj novbizancaj kupoloj flankaj. Ĉiuj kupoloj estis kovritaj per lado kaj la plej granda havis 8 fenestretojn. Ĉe la supra etaĝo troviĝis novgotikaj, duonrondaj fenestroj. La virina parto estis en la etaĝa balkono je tri flankoj. La sinagogo enhavis ankaŭ orgenon kaj korusejon.