Granda Sudbury
Granda Sudbury [sadberi], angle Greater Sudbury, estas grandurbo kaj grava minurbo en Ontario en Kanado.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 46° 29′ N 81° 00′ U / 46.483 °N, 81.000 °U (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ N 81° 00′ U / 46.483 °N, 81.000 °U (mapo)
- Areo: 3.201 km²
- Loĝantaro: 160.274 (en 2011)
- Supermara alteco: 348 m
- Horzono: UTC-5h, en somero UTC-4h
- Poŝtkodoj: P3(A-G), P3L, P3N, P3P, P3Y, P0M
- Telefonkodoj: 705/249
Historio
Tiu loko antaŭ eŭropanoj estis malabunde loĝita. En 1856 jam oni supozis en la areo mineralojn. Dum konstruado de la fervojo en 1883 oni trovis altajn koncentriĝojn de nikeloj kaj kuproj. Tio altiris la unuajn ondojn de eŭropanoj, tiam alvenis ankaŭ francaj jezuitoj. Minado komenciĝis, kiu determinis la urbohistorion. La loknomo Sudbury venis de brita komunumo en 1893. Du gravaj mino-firmaoj estis kreitaj, Inco en 1902 kaj Falconbridge en 1928. En 2001 Granda Sudbury estis kreita kunfondintaj plurajn proksimajn komunumojn. En 1970 granda ŝtormo okazis, tiam mortis 6 homoj. En 2008 incendio okazis en la urbo. Nuntempe oni okupiĝas ankaŭ pri medioprotektado, oni plantas arbojn kaj herbojn sur la neuzitaj minejorestaĵoj.
Klimato
Granda Sudbury havas humidan kontinentan klimaton. Oni mezuris rekorde varmon 49 °C (en aŭgusto), oni mezuris rekorde malvarmon -39 °C (en januaro). La tutjara precipitaĵo estas 903 mm.
Vidindaĵoj
- scienca kaj historia muzeoj
- kamentubo 380 m alta, la dua plej alta strukturo en Kanado
Ĝemelurboj
Fontoj
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans