Great Teacher Onizuka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Great Teacher Onizuka
mangaserio
Originala titolo GTO
Origina lando Japanio
Ĝenro lerneja animeo kaj mangao, Eĉio, komedia drama animeo kaj mangao, rakonto pri plenkreskiĝo
Elsendo
Unua elsendo 30 jun. 1999
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr

Great Teacher Onizuka (mallonge GTO) estas japana porknaba mangao kaj samnoma animea televidserio. La mangao unue aperadis ekde majo 1997 ĝis aprilo 2002 en la revuo Weekly Shōnen Magazine.

La ĉefrolanto estas 22-jaraĝa Eikiĉi Onizuka (Eikichi Onizuka), eksa membro de motorbicikla bando, kiu iĝis instruisto en privata mezlernejo Holy Forest Academy en Tokio. Li ofertas al siaj studentoj siatipajn "lecionojn", per kiuj li solvas iliajn problemojn.

Pro la populareco de la Mmangao, pluraj adaptiĝoj de GTO estis kreitaj, inkluzive de dekdu-epizoda japana televida dramo kuranta de julio ĝis septembro 1998; realaktora filmo reĝisorita fare de Masayuki Suzuki (Masayuki Suzuki) kaj publikigita en decembro 1999; kaj 43-epizodo animea televida serio produktita fare de Pierrot, kiu publike dissendiĝis en Japanio sur Fuĵi-Televido de junio 1999 ĝis septembro 2000. Dua realaktora serio elsendiĝis en Japanio dum 2012, inter alie kun la aktoro Taiŝi Nakagaŭa, kaj du pliaj unuoj en 2014.

Daŭriga mangaoserio, titolita "GTO: 14 Days in Shonan", publikiĝis en la revuo Shōnen Jump de junio 2009 ĝis septembro 2011. Alia daŭrigo, titolita "GTO: Paradise Lost", komenciĝis en Shōnen Jump en aprilo 2014. Kaj la animeo kaj mangao estis licencitaj en Nordameriko de Tokyopop, La animeoserio estis re-licencita de Discotek Media en 2012. La mangao estas licencita de Kodansha Usono.

En novembro 2007, la mangao havis pli ol 50 milionojn da kopioj en cirkulado, igante ĝin unu el la plej furoraj mangaoserioj historie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]