Grek-katolika preĝejo (Encs)
Grekokatolika preĝejo | |
---|---|
Grekokatolika preĝejo en Encs
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Encs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grekokatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Nyíregyháza |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Csaba Bodonyi |
Konstruado | –1996 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La grekokatolika preĝejo Sanktaj Prauloj estas moderna religia konstruaĵo en urbo Encs (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La grekokatolikoj establis kapelon en privata domo en 1979. La nun videbla kirko estis konstruita en 1996. La arkitekto estis Csaba Bodonyi.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola ĉe vojangulo kaj formas majusklon L. Ĝuste ĉe la vojangulo turo altiĝas kun piramida turpinto. La enirejo funkcias tra la turo. La maldekstra alo estas la navo kun absido. Supro de la navo 2 okangulaj kupoloj troviĝas. La dekstra alo estas simpla, pli malgranda kaj mallonga loĝdoma formo. Supozeble tie funkcias la pastra loĝejo kaj paroĥo. La domo havas ankaŭ apartan enirejon el la vojo. La navo kaj la domo brakas herbejon kun kelkaj arboj.
Kermeso okazas inter la 11-a kaj la 17-a de decembro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- [1]
- [2] Arkivigite je 2021-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]