Grupflora kampanulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
grupflora kampanulo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Kampanulacoj Campanulaceae
Genro: Kampanulo Campanula
Specio: C. glomerata
Campanula glomerata
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kampanulo grupflora, aŭ kampanulo kun aglomeritaj floroj (Campanula glomerata) estas plurjara herba planto el la familio Kampanulacoj.

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

  • Campanula aggregata Willd. ex Schltdl.
  • Campanula congesta Schult.

Sub-specioj kaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Campanula glomerata subsp. farinosa (Besser) Kirschl.
  • Campanula glomerata subsp. glomerata
  • Campanula glomerata var. alba

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiun specion karakterizas ĝiaj floroj grupiĝantaj ĉe la pinto de tigo. Aliaj pli malgrandaj florgrupoj troviĝas ĉe la akseloj de supraj folioj.

Ĝi estas plurjara rigida planto kun haretozaj tigoj, 15 ĝis 60 cm alta. La supraj folioj estas mallarĝaj, duone ĉirkaŭantaj; la malsupraj estas pli larĝaj kun petioloj. La kapitulaj floroj estas senpedunklaj (sesilaj) kaj intense violkoloraj. La korolo mallarĝe sonorilforma longas 1,5 ĝis 2,5 cm. La loboj de la kaliko estas mallarĝaj kun cilioj. La stiluso estas pli mallonga ol la korolo. La harozaj kapsuloj staras vertikale.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Kampanulo grupflora troviĝas en la norda mezvarma zono de Eŭrazio, de Britio ĝis Japanio. En Eŭropo ĝi troveblas preskaŭ ĉie, krom la ekstrema nordo. Ĝi estas ennaturiĝinta en Norda Ameriko. Ĝi kreskas en maldensaj arbaroj, en herbejoj ne tro malsekaj kaj ĉe vojrandoj, ĝis 1550 m super marnivelo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]