Guajakila Golfo
La Guajakila Golfo aŭ Golfo de Guayaquil estas vasta akvokorpo de la Pacifika Oceano en okcidenta Sudameriko. Ĝia norda limo estas la urbo Salinas, en Ekvadoro, kaj ĝia suda limo estas Punta Parinjas, en Peruo.
La golfo havas sian nomon laŭ tiu de la urbo Guajakilo. Pluraj riveroj kaj de Ekvadoro kaj de Peruo elfluas en la Guajakilan Golfon, kiel Rivero Guajaso, Rivero Jubones, Rivero Zarumilja kaj Rivero Tumbeso.
Vidu ankaŭ
3° 05′ S 80° 41′ U / 3.083 °S, 80.683 °U (mapo)Koordinatoj: 3° 05′ S 80° 41′ U / 3.083 °S, 80.683 °U (mapo)