Gubernio Alepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la gubernio

La gubernio Alepo (arabe حلب, latinliterigo laŭ DMG Ḥalab) estas unu el la 14 gubernioj de Sirio kaj situas en la nordokcidento de la lando, lime al Turkio. La nordorienton de la gubernio trafluas la rivero Eŭfrato.

La plej granda urbo de la gubernio estas la ĉefurbo Alepo. Pliaj gravaj urboj estas Al-Bab, Ĝarabulus, Afrin, Azaz, Ain al-Arab kaj Manbiŝ. La gubernia areo ampleksas 1 890 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2005, en la gubernio vivis 720 000 loĝantoj - plejparte araboj kaj kurdoj (la kurdoj grandparte lime al Turkio).

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distriktoj de la gubernioj estas:

  • Al-Bab
  • Afrin
  • Ain al-Arab
  • As-Safirah
  • A'zaz
  • Ĝabal Sam'an
  • Ĝarabulus
  • Manbiŝ