Guru Nanak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guru Nanak (14691539).

Majstro Nanako, Guru Nanak, (1469-1539), estas la fondinto de sikismo. Li estas la unua el la dek majstroj de tiu religio.

Junaĝo

Nanako estis naskita en Talwandi, nun Nankana Sahib, proksime de Lahore nun en Pakistano. Liaj gepatroj estis hinduoj el la kasto de komercistoj. Jam en knabaĝo, nanako estis tre logata de religio.

Nanako edziĝis kaj naskigis du filojn. Dezirante esplori la misterojn de vivo, li elhejmiĝis. Li vagadis tutan hindion kiel hinduaj sanktuloj. En tiu periodo, Nanako eksciis pri la instruo de kabiro (1441-1518), sanktulo respektata kaj de hinduoj kaj de islamanoj.

Prediko

Post jaroj da vagado, Nanako sentis sin vokita al instruo. Li predikis antaŭ ĝajnaj, hinduaj kaj islamaj preĝejoj, kaj logis plurajn disĉiplojn. Li pensis, ke religio estas ligo por unuigi homojn, dum ke ĝi en realo kontraŭmetas homojn. Li precipe bedaŭris la malamikecon inter hinduoj kaj islamanoj. Li volis forigi tion, kaj tial ofte li diris "ne estas hinduo kaj ne estas islamano".

Instruado

Post siaj predikaj vojaĝoj Nanako ekloĝis en Kartapur ĉe la bordo de rivero Kavi. Li restis tie ankoraŭ 15 jarojn, instruante al la disĉiploj (sikoj), kiuj sekvis lin kaj plu venis al li. Tiuj komencis rigardi lin majstro, alivorte guruo.

Tie li instruis vivadon en la mondo, sen aparteco de pastrojermitoj, komunan manĝon (langar) sen atento al riĉo aŭ malriĉo, sen atento al kastoj. Li nomumis la disĉiplon Lehna dua majstro de sikoj kun la nomo Guru Angad.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.sacred-texts.com/skh/tsr1/index.htm greke http://www.srigurunanaksahib.org greke http://www.sikhvideos.org/guru-nanak-nirankar.htm greke http://allaboutsikhs.com/gurus/gurunanak.htm