Gustaf Dalén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustaf Dalén
Nobel-premiito
sveda fizikisto
sveda fizikisto
Persona informo
Naskiĝo 30-a de novembro 1869
en Stenstorp, Svedio
Morto 9-a de decembro 1937
en Stokholmo, Svedio
Tombo Lidingö kyrkogård
Lingvoj svedaangla
Loĝloko Svedio
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Teknologia Universitato de Ĉalmers
Subskribo Gustaf Dalén
Familio
Patro Anders Johansson
Frat(in)o Albin Dalén
Edz(in)o Elma Persson
Okupo
Okupo fizikistoinĝenieroinventisto • entreprenisto • komerca estro • kemiisto • industriisto
vdr

Nils Gustaf DALÉN (30-an de novembro 1869, Stenstorp, Svedio9-an de decembro 1937, Stokholmo) estis Nobel-premiito pri fiziko en 1912. Li ricevis la distingon pro aŭtomata solventilo (sunventilo), kiu reguligis per sunlumo la lumfonton funkciantan per gas-flamo: la ventilo fermas la flamon ĉe sunleviĝo (aŭrore) kaj ĉe krepusko aŭ en mallumeto malfermas tion. La inventaĵo baldaŭ disvastiĝis: oni uzis ĝin en aŭtomate funkciantaj lumturoj kaj buoj (naĝobareloj).

Dalén iĝis ĉefinĝeniero en gasfabriko, produktanta acetilenan gason. Li iĝis en 1909 afergvidanto kaj malkovris la materialon “agamassan”, kiu absorbas la acetilenon. Post tio, oni povis verŝi grandvolumenon el gaso en ŝtalbotelojn, sen eksploda danĝero.

Dalén blindiĝis dum eksperimento en 1913-ban, sed ĝismorte daŭrigis la esplorojn.