Gusztáv Horay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Horay
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1893 (1893-12-25)
en Ciacova
Morto 15-an de oktobro 1968 (1968-10-15) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • okulkuracisto • hospital chief executive officer
vdr

Gusztáv Horay [gustAv horai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horay Gusztáv estis hungara kuracisto, profesoro, okulkuracisto.

Gusztáv Horay [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1893 en Hungara reĝlando en Csákova (nuntempa Ciacova en Rumanio). (En fontoj Csáktornya kiel naskiĝloko estas erara!) Li mortis la 15-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Horay frekventis gimnazion en Temeŝvaro, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1920. Post siaj studoj li laboris kaj instruis en la universitata kliniko. En 1929 li estis nomumita privata profesoro, en 1936 titulara eksterordinara profesoro. Inter 1936 kaj 1946 li estis hospitala ĉefkuracisto, poste li estis klinikestro en rango publika ordinara profesoro. En 1950 pro falsaj akuzoj li iĝis devigemerito, en 1956 oni nuligis ĝin, tamen li ne rajtis esti katedrestro. En 1952 li kandidatiĝis. Ĝis la ordinara pensiuliĝo en 1967 li estis hospitala ĉefkuracisto, tiam li ricevis premion. Li okupiĝis pri ĉiuj okulaj malsanoj, li ankaŭ operaciis la okulojn. Li havis edzinon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Cataracta röntgenbesugárzás után. – Széli cornea ectasia és degeneratio két esete. – Abscessus sclera. (1922)
  • A szemészet kis kátéja (1928)
  • A szem veleszületett hibái és azok javítása (1935)
  • Die Rolle der Sulfamidpräparate bei der Therapie des Trachoms (1942)
  • A nystagmusról (1947)
  • A Leber-féle betegségről (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]