Gutenberg-gimnazio (Erfurto)
Gutenberg-gimnazio | ||
---|---|---|
gimnazio en Germanio • politeknika mezlernejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 23-a de aprilo 1909 | |
Situo | ||
Geografia situo | 50° 58′ 52″ N, 11° 0′ 50″ O (mapo)50.981111.0139Koordinatoj: 50° 58′ 52″ N, 11° 0′ 50″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
adreso | Gutenbergplatz 6 | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
| ||
| ||
La Gutenberg-gimnazio (oficiala nomo: Tria ŝtata gimnazio Johannes Gutenberg) estas publika gimnazio en Erfurto, Germanio, Gutenbergplatz nr 6.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la jaro 1906-a la urbo Erfurto komisiis la konstruon de lernejo kun sporthalo, sportejo kaj du necesejojn. La sumo konstrua estis 580.000 markoj. Inaŭguro solena estis en la 23.4.1909; la lernejo nomitis laŭ la inventisto de libropresado Johannes Gutenberg.
Dum la Unua mondmilito la instruadejo transformitis je lazareto. Ekde 1919 rekomenciĝis instruado, plena lerneja ago tamen ne iĝis antaŭ la lerneja jaro 1923/24. Dum la Dua mondmilito la lernigejo denove servis kiel lazareto. En 1947 oni ekgastigis la Instituton pri porinstruista klerigado (Erfurter Institut für Lehrerbildung), kio daŭris ĝis 1960. Ekde 1959 la ejo havis la nomon Polytechnische Oberschule 7 Johann Gutenberg. Post la Turniĝo ekis gimnazia instruado en septembro 1991. En aprilo 2002 la lernejo suferis la amokon de Steinhäuser kun sume 17 viktimoj. Nur pli ol tri jarojn pli poste, post ampleksaj alikonstruoj, remalfermitis la lernejo (29.8.2005).